Aliĝu    Facebook Twitter Google Plus Pinterest Mail

MOCICA

Unuiĝintaj kaj liberaj

Enhavtabelo

1. Ŝanĝo

Mono : meĥanismoj kaj konsekvencoj

Mono estas rimedo por ĉion atingi, eĉ la nutraĵon. Por ĉiu homo temas pri vivgravaĵo, kiu estus laŭdire « neŭtrala ».

La mono povas akumuliĝi. La vivkvalito de ĉiu estas proporcia kun la kvanto, kiun ri estos gajninta. La mono instigas kaj rekompensas individuismon. La riĉeco varias de nenio al ĉiam pli, ebligante kompari la vivnivelojn de ĉiu kaj kreanta malegalecojn inter ni.

Ĉar la mono cirkulas kiel en komunikantaj ujoj, necesas por gajni iom da ĝi, ke aliaj perdu iom da ĝi.

La mono ebligas la investon, kaj do gajni ankoraŭ pli da mono. Inverse, ju malpli oni havas monon, des malpli eblas gajni iom da ĝi.

Kiel 4 miliardoj da homoj ekspluatataj kontraŭ 2 dolaroj tagaj, necesas subiĝi por vivi. Ju pli da mono oni havas, des pli facilas superi.

La mono ne estas neŭtrala elemento sed estra elemento. Ĝi okupas pro simpla ekzisto la pozicion la plej altan. Ĝi preterpasas ĉiun alian elementon, eĉ la vivon, ĉar ĝi estas antaŭhavigendaĵo necesa al tio, kio ebligas vivi. Ĝi estas motoro por indiduismo kaj de konkurenco ĝeneraligita, elemento de profunda socia malekvilibriĝo, rimedo por la korupto kaj armo por la superado.

Ni ne bezonas interŝanĝrimedon, nek por organiziĝi nek por motiviĝi.

Libereco : meĥanismoj kaj konsekvencoj

Utili al la aliaj estas fundamenta bezono kaj en mondo kie la mono ne ekzistas ne eblas pagi por havigi ion. Tial estas profite al ĉiu aliĝi al la vivo en komunumo egalnivele kiel la aliaj. La komunumo povos fari decidon ne kontribui al la vivo de invididuo se tiu rifuzas fari sian parton. La TDO5 ebligas al ĉiu partopreni en la decidfaroj sed ankaŭ disdoni juste la komunajn taskojn. Tion ni povos garantii tiel.

Kiel organiziĝi sen mono ? Per la senpaga disponebligo de sia elvokiĝo al la aliaj, anstataŭante la monon per « dankon ».

Sen tuja kaj ekvivalenta mona redono, ni ĉiuj havigos interŝanĝe prokrastitan redonon, multobligitan kaj ĝeneraligitan de la tuta komunumo :

Nur la liberceo ebligas al ĉiu aktiviĝi laŭ sia vokiĝo, regi siajn laborkondiĉojn, progresi en la kunagado kaj ne en la hierarkio, havigi personan kontenton kompletan kaj evolui en ĝenerala akordo.

Se ĉiu aktiviĝas laŭ sia vokiĝo, oni povas sindemandi « Kiu faros la malfacilajn taskojn ? »

Se studento decidus instaliĝi en kunloĝado, ĉu ri farus la demandon : « Kiu faros la purigadon ? ».

La demando ne estos : « kiu faros ? ». Ni sindemandos « Kiel ni faros ? ».

La fino de la malfacilaj taskoj enkondukos la necesajn adaptojn. Ni nature forhavos la neutilaĵojn kaj respondos al la fundamentaĵoj. Se iuj taskoj kaŭzas neniun entuziasmon, ni plibonigos la kondiĉojn de ili sen buĝetaj aŭ homaj limoj. De la komforto ĝis la horaroj, tra la aŭtamatigo kaj la divido de la giganta homfortaro, nia homa kaj teĥnika potenco povos nur respondi tion en la kontentigo de ĉiuj. Per la TDO5, ni povos antaŭreagi, sektoron post sektoro, ĉiun el la ontaj adaptoj.

Cetere se iu produktejo estas tro for de la peto, ĝia translokigo fariĝos nepre.

La adaptoj kaŭzitaj de la libereco havos multnombrajn konsekvencojn profitajn al la Homo kaj la Planedo :

La neceso de libera mondo

Por natura kaj plej taŭga evoluo de la socio ni bezonas neniun korporaciismon, dogmon aŭ alian aŭtoritaton « superan » por validi tion, kio devas esti bona por ni kaj tion, kio ne estas. Tio kio profitas al la socio kaŭzos pronature la entuziasmon, tio, kio ne estas malaperos tutsame nature.

La perbuŝo kaj la informaj retoj estas sufiĉe vastaj por, ke ĉiu sciu kien sindirekti laŭ siaj bezonoj. Flankenmetinte la motivigon de la profitoj, ĝi estos la motoro de celita profesiismo. Neniu ŝatus senti sin senutila aŭ nekompetenta en sia fako.

Ni povas fidi niajn individuajn elektojn ĉar ili estas simple la plej bonaj. Neniu povas scii pli bone ol iu ajn tion, kio bonas por si. Ni bezonas neniun universitatan akiritaĵon nek iun konsenton alian ol tiun de nia individua konscio por fari la bonajn elektojn, eĉ la plej bonajn.

Ni sekvos la ĝustan vojon − ĉar ĝi ja ekzistas − per la spertado kaj la laŭdezira proponado de siaj principoj kaj konvinkaĵoj, neniam altrudante ilin al la aliaj. Ĉio funkciu pro reciproka akordiĝo inter la koncernataj partioj, sen bezoni atendi la konsenton de iu alia.

Plie de la amasaj eraroj truditaj de niaj korporaciismoj politikaj, akademiaj, ideologiaj, dogmaj, neeviteble totalismaj kaj memproklamite tenantoj de iu supera scio, tiuj malhelpas nin pensi de ni mem.

Per la testo de niaj propraj ideologioj, kredoj, konvinkoj per la persona kaj individua spertado, ni retrovos « biologian » evolusistemon : la natura selektado de tio, kio bonas por la homo tra la spertado de ties propraj elektoj.

Tia sistemo alportas nur avantaĝojn kaj tiuj multnombras : libereco pensi, agi, evoluo de la individua konscio tra la spertado, plibonigo de la socia responso, plejbonigo de la socia strukturo, kvieteco en nia socia klimato, komforto kaj harmonio por nia ĝenerala evoluado. Fine, alkutimiĝante al la mempensado kaj memanalizado sen ekstera premo, ni protektas nin en definitiva maniero kontraŭ ĉia ebla aldoktrinigo.

Ĉu dubon ? Vizitu rubrikon Oftaj Demandoj.

La T-tagon

Unu el la plej oftaj misantaŭvidoj estas imagi que senmona mondo similus al la hodiaŭa mondo sed sen mono. Ĉiuj meĥanismoj kutimaj estos ŝanĝegitaj.

« Senpageco » neniel signifas « laŭvola disponebleco ».

Ne sufiĉos fingrumi telefonnumeron por liverigi al si meblon aŭ nutraĵon. Kaj malverŝajnas, ke iuj plenigos superbazarojn, kie aliaj povos provizi sin laŭvole.

Se morgaŭ mono malaperus, la spontanea konduto estus kuniĝi. Najbaroj, amikoj, familioj, samvilaĝanoj, samurbanoj, samregionanoj, samlandanoj, samplanedanoj. Diskuti kaj organiziĝi, ĉar tio estas la plej utila, sekuriga kaj profita por ĉiu. Kiel montras esploroj pri konduto, tiu sinteno al solidareco, disciplino kaj kvieto estas spontanea dum gravaj okazaĵoj (legu la paragrafon pri la mito de la paniko).

Ni vidus la elstariĝon de lokaj retoj, multobliĝi kaj vastiĝi. Ĉiu farus sian parton donacante siajn kompetentecojn al sia reto por profiti de la scipovaro de la aliaj : fabrikado, riparado, flegado, nutrado, vestado aŭ simpla helpeto.

Por plejbone pretigi la transiron, ni kontaktu tiujn, kiuj ĉirkaŭas nin geografie (najbaroj, samkvartalanoj, samurbanoj, samvilaĝanajo kaj samregionanoj) antaŭ la transiro al la dua etapo kaj ni starigu la TDO5.

La urbaj areoj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj, historie enplantiĝis en areoj favoraj al la vivo, kaj plej ofte centre de kultiveblaj areoj. La expluataĵoj ne plu devos iradi distance pro financaj kialoj. Kun retrovita libereco, la organizado estos ĉefe tiu de la lokaj retoj, plejprofite al la medio.

Se necesas, ke materioj/posedaĵoj/bezonoj plu estu disdonitaj distance, la libera mondo ebligos tion eĉ pli efike ol nuntempe.

La mito de la paniko

Prenite en le okazaĵoj, la homoj ne plu timas. Nur la nekonataĵoj teruras la homojn.
Antoine de Saint-Exupéry

La sociscienciaj esploroj pri la okazaĵoj, kiuj laŭ ni kaŭzus panikon, indikas al ni fakte la malon. Dum okazaĵoj ekstremaj kiaj la naturaj katastrofoj aŭ la teroristaj atakoj, la esploroj konkludas klare, ke la solidareco, la disciplino, la kvieto venkas kontraŭ egoismo, ŝtelado kaj paniko.

Dum la tuta historio de niaj esploradoj, koncernantaj pli ol 700 aferojn, mi estus ja ĝenita pro mencii […] eĉ kelkajn margenajn aperojn, kiuj temus pri paniko.
Enrico Quarantelli
Kunfondinto de la Esplorcentro pri la Katastrofoj

Se tiu denaska konduta inteligento validas okaze de neplanitaj, subitaj kaj teruraj okazaĵoj, ĝi estas des pli antaŭvidebla okaze de kondiĉoj rilataj al dezirita antaŭelekto supozanta neniun materian aŭ homan damaĝon.

2. MOCICA-projekto

Ni ĉi-tie detaligos al vi la MOCICA-projekton, kies priskribo estas intence mallongigita al necesaĵo. Ĝian efikon okazigos ĝia simpleco kaj malridigeco.

La projekto disvolviĝas laŭ 3 etapoj logikaj, simplaj, efikaj, sekurigaj.

Logikaj, ĉar ili sekvas optimuman kaj laŭtempe koheran disvolviĝon, ekde la nuna situacio al celo komuna trans la kulturoj kaj landlimoj, konsiderante nur niajn nunajn potencojn.

Simplaj, ĉar ili postulas neniun bravaĵon nek grandan individuan penon kaj ili ne povas meti nin en nedeziritan aŭ danĝeran situacion.

Efikaj, ĉar en ĝia simpleco kaj laŭleĝeco estas neeble malhelpi la agon de unu el ĝiaj membroj, kiu mem aperigos aliajn membrojn.

Sekurigaj, ĉar pro la naturo de tiu projekto, nenio okazos, se ni ne mondskale unuvoĉe sekvas ĝin. Tio signifas, ke ni transpasos ĉiun etapon nur kun la certeco pri ĝia sukceso. Supozante, ke ni ne atingos la necesan nombron de individuoj, ni simple plu vivus en la nuntempa sistemo. Ni reiros en niajn nuntempajn vivojn sen ajna konsekvenco financa aŭ alia.

Konsiderante, ke temas pri planednivela paradigma ŝanĝo, ni celas tutmondan strategion kaj pritraktos nur fundamentaĵojn. Tiu projekto intencas esti laŭ eble plej konciza pro celo de klareco kaj simpleco por ĉiuj.

Kiam la registaro malrespektas la rajtojn de la popolo, ribelo estas por la popolo kaj por ĉiu ero de la popolo, la plej alte respektinda el la rajtoj kaj la plej nemalhavebla el la devoj.
Artikolo 35 de la Deklaracio de la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj
25-a de junio 1793

1-a etapo : la kunigo

Ni estas nun je tiu etapo.

Unue vi membriĝu ĉe la rubriko @subscribe {Aliĝu}.

La unua etapo antaŭeniras pro ampleksa kaj vasta diskonigo de la MOCICA-projekto. Per interreto kaj la sociaj retoj, ni havas multajn eblecojn.

Diru senkaŝe, ke vi aliĝas la movadon. Se vi havas fremdajn amikojn, ne forgesu ilin. Ne estu trudemaj, kompreneble, sed konvinkaj.

Kontaktu nin se vi povas helpi nin traduki la projekton.

Por konatigi nian projekton, ankaŭ utilas videbligi la logotipon laŭeble plej vaste kaj evidente sur ni. Ĉiu povas kontribui per sia kreemo kaj siaj rimedoj por videbligi ĝin en sia ĉirkaŭaĵo : ŝildo, afiŝo, t-ĉemizo, flugvarbilo, libreto, videaĵo, projekcio, (mallonga) filmo.

Ni rifuzas ĉian pagendan aliĝon al la movado kaj ni deziras kontribuigi vin laŭ viaj ebloj kaj riĉofontoj por aliĝi al tiu pacista ago.

Tiu funkcios des pli bone se ni ĉiuj alkutimiĝas je engaĝiĝi en tiu movado.

Gravas partopreni kun daŭro.

La senpageco, la aliulismo kaj la servo estas evidente aplikindaj jam hodiaŭ. La vizaĝo de nia civilizacio lumiĝas tagon post tago. Ekzistas pli kaj pli da asocioj ĉie en la mondo, kiuj valorigas la interhelpon, la senpagecon de la posedaĵoj kaj de la nutraĵaro. Ni ne hezitu aliĝi al ili kaj krei ĉiam pli.

Antaŭ la 2-a etapo, ni kontaktu tiujn, kiuj geografie ĉirkaŭas nin (najbaroj, samkvartalanoj, samurbanoj, samvilaĝanoj, samregionanoj). Ni starigu la TDO5-on kaj kune pretigu la duan kaj trian etapojn : organizado de ĉiu fako de la socio, pretigado de nia memregeco, plejbonigo de nia scienca, teĥnika kaj homa potenco.

La celo estas atingi sufiĉan majoritaton da civitanoj tra la mondo kaj certigi samokaze ĉiujn niajn fundamentaĵojn antaŭ ol decidi la saman tagon ne plu uzi la monan sistemon sub ĉiuj ĝiaj formoj : biletoj, karto, ĉekaro, moneroj, ĝiro.

Kiu estos tiu tago ?

Ĉiuj membroj voĉdonos kune por decidi kiam pasi al la sekva etapo. Ni pensas, ke 51% ne sufiĉus por adopti tian decidon kaj ni deziras konkludi tiun interkonsenton pro reprezenta elekto de 95% de la membroj. Ĉiu donos do sian konsenton ĝis la atingo de almenaŭ tiu proporcio.

Atinginte la 95%, ni konsentos al ni dusemajnan periodon dum kiu ni uzos niajn lastajn monŝparojn por provizi maksimumon da hejmoj per nutraĵoj, vestaĵoj kaj ĉio, kio ĉiu opinios necesa simple por kvietigi la mensojn.

Tiel, la T-tago venos de si mem je la ĝusta momento : tiu, kiam ni pretos.

Malaperigo de la monsistemo

La T-tagon, ni ne plu uzos ajnan pagrimedon : karto, ĝiro, depreno, moneroj, biletoj, ĉeko.

Jam la postan tagon ni povos transgliti al la 2-a etapo.

2-a etapo : la transiro

Por konservi kadron konatan kaj sekurigan por ĉiuj, gravas unuaetape, ke ni plu vivu kiel kutime sen uzi la monsistemon kaj ke paralele ni starigu la novan modelon laŭ tio, kio estos antaŭvidata dum la unua etapo (notinde de la « liberigitaj » homfortoj : profesioj rilataj al la financo kaj similaj, senlaboruloj, ktp.)

Ni praktikadu nian profesion, ĉu ĝi estu manlaboristo, terkultivisto, policisto, busŝoforo, dentisto, panisto, konstrulaboristo, ĉarpentisto, frizisto, kamionisto, floristo, vendisto, fiŝkaptisto, elektristo, ktp., sed sensalajre, sen atendi interŝanĝon.

Vivi tutsimple por ke ĉiuj povu simple vivi.
Gandhi

Resume, vivu kiel kutime sed sen la peranto mono.

Se facilas al vi scii, kion vi faros, vidi kia aspektos via ĉiutageco (pli-malpli kia tiu de nun pli simpla), pensu, ke estas same por ĉiuj aliaj. Senutilas certiĝi, ke ĉiu ludas sian rolon. Kio evidentas por vi, tutsame evidentas por ili. Efektive temos pri ilia scipovo, pri iliaj kompetentecoj, pri ilia ĉiutageco, do tute facile por ili ankaŭ.

Por tiuj, kiuj devos konvertiĝi, ili iĝos pliaj homfortoj disponeblaj.

Ni lanĉu la starigadon de la lokaj retoj kaj garantiiu la okazadon de ĉiuj niaj fundamentaĵoj. Ni kontaktiĝu kun tiuj, kiuj ĉirkaŭas nin geografie (najbaroj, samkvartalanoj, samurbanoj, samvilaĝanoj kaj samregionanoj). Ni diskutu en la kvartalaj kunvenoj, bazo de la TDO5. Ni kolektu niajn kompetentecojn kaj ideojn.

Jam dum la unuaj tagoj de la 2-a etapo, ni petos al ĉiu el la membroj nin signali, kiam ri estos sekura kaj preta por la sekvo. Ni ankaŭ tiam atendos la konsenton de porcio de 95% el la membroj. Tiel, ni pasos al la sekva etapo, kiam la situacio ŝajnos kvieta, kontrolata kaj sekuriga al ĉiuj.

3-a etapo : la organizado

La prioritatoj

Certiĝante ke ni konservas fortikan bazon en la « evoluintaj » landoj por ke ili restu sekurigaj por si mem kaj efikaj por la aliaj, ni devos turniĝi laŭ eble plej rapide al la landoj malriĉaj nomitaj « sub-evoluintaj ».

La landoj nomitaj « evoluintaj » povos disiĝi al 2 tipoj de volontuloj : tiuj, kiuj tenos la okazadon de la kutima vivo en sia planeda regiono, disponigante sian scipovon, kaj tiuj kiuj deziros vojaĝi pro homhelpaj celoj.

Ĉiu partoprenos laŭdezire, ĉu tri semajnojn, tri monatojn aŭ eĉ neniom.

Estos rekomendite al ni iri kune kun amikoj kaŭ familianoj por pliagrabligi kaj plientuziasmigigi la aferojn al ni.

Nenio devas esti altrudita, la bazo estas volonteco.

Administrado

Kiu estros ?

La plej evidente estas : neniu. Ĉefe nuntempe, estus nek avantaĝe nek bezone. Ne plu havi estrojn estas perspektivo ne nur konkreta sed ankaŭ neevitebla. Tio garantios la plej stabilan kaj daŭripovan socian bazon prireveblan. Ne esti estrata estas la mema naturo de memstara socio kaj memstareco estas eco de granda civilizacio.

Demokratio estas la estraro de la popolo, fare de la popolo, por la popolo.
Abraham Lincoln

La leĝoj kaj decidoj devas esti la rezulto de komuna elekto, kaj ne de ununura persono, nek de unu kunveno. Ili povas esti multe pli simplaj kaj malpliigitaj ol la nuna amaso de leĝoj, baziĝante nur sur evidentaj prinicipoj, klaraj kaj fundamentaj. Tio ebligos havi klarecon por ĉiu el ni. Ni povos difini ilin kune kaj ni proponos ĉe la venonta ĉapitro ununuran principon, sur kiu ni povus baziĝi kun la konsento de ĉiuj.

La organizado ne plu devos fariĝi laŭ vertikala hierarĥio sed laŭ horizontala interagaro de la socio. Kvartale, poste urbe, regione kaj lande por inteligente pristudita disdono de la bezonoj kaj riĉofontoj.

Por tio, la Mocica proponas la @odg5 {Tutmondan Demokratian Organizon kun 5 niveloj de kunveno (TDO5)}

Justeco

Senmona mondo ne antaŭsupozas la abolicion de jura sistemo kaj de polico, kiuj devas plu garantii nian sekurecon kaj la respekton de la leĝoj.

Ni pensas, ke estus interese redifini ĉiuj kune la modernajn leĝajn tekstojn de senmona socio, kiuj estos profakte ekstreme malpliigitaj kaj simplaj kompare al la pezeco kaj malsimpleco de la nuntempaj.

Por garantii la maksimuman Liberecon de ĉiu el ni, ni povus elekti la jenajn principojn.

Ne mortigi.

Ne perforti.

Ne ŝteli (kio ĉiuokaze estos senutila en tia mondo).

Ne malprofiti al la Homo kaj al la ekvilibro de ties Planedo.

Ne riski la vivon de aliulo.

Ne malpermesi (lime de tiuj leĝoj)

Ne devigi (kio entenas la definitivan abolicion de estroj).

Disdono de la taskoj

Kiam oni faras tion, kion oni ŝatas, tio nomiĝas « Libereco »

Kiam oni ŝatas tion, kion oni faras, tio nomiĝas « Feliĉo ».

Komence, la morgaŭaj profesioj ne estos pleje la samaj, ili tuŝos la fakojn de konstruado, de administrado de la riĉofontoj, de la teĥnologio, de la komunikado, de la infrastrukturoj, de la disdonado, de la instruado, de la esplorado, de la vestado, de la sano, de la arto kaj kulturo, de la justeco kaj sekureco, de la amuzo, de la ŝatokupado, de la sporto kaj de ekologio.

Ne plu ekzistos la profesioj ligitaj al la financo kaj ties administrado : vendisto, reklamisto, bankisto, asekuristo, persekutisto, librotenisto, fiska kontrolisto, heredaĵara administristo, revizoro, negocisto, ministroj, politikistoj, estroj.

Kiu devos fari la plej malfacilajn, penigajn, maldecajn taksojn ?

La ora regulo estos justeco.

Gravas precizigi, ke ĉiu estos konsiderata egalnivele kun la aliaj. Ne ĉiuj farus 10 jarojn da studado por iĝi kuracisto, sed ankaŭ malmultaj kuracistoj volus fizike eluziĝi kiel masonisto dum nur unu jaro da lernado. Se la masonisto povas havi savitan vivon de sia kuracisto, tiu necese bezonas lin por havi loĝejon. Por la okuloj de moderna socio, fari longdaŭrajn studojn ne pli meritigas favorojn ol iu ajn kaj inverse.

Ni bezonas ĉiujn.

Se iuj maldecaj aŭ malfacilaj taskoj povas esti aŭtomatigitaj de la alta teĥnologio (kio malverŝajnas) kaj se ni trovas neniun volontulon, tiam la justeco estos fari ilin laŭvice per starigo de organizplanoj.

Ni plej bone faciligos la laborkondiĉojn por igi ilin laŭ eble malplej penaj. Ni interkonsentos pri labortempo malpliigita al minimumo danke al verŝajne amasa disponebla homfortaro.

Alia ebleco aperas al ni : la starigo de jaro de civita servo, kiun oni farus komence de la plenkreskeco, je la aĝo forta, en la lando elektita kun la amikoj dezirataj.

La ĉiesa partoprenado povos okazi laŭ la du jenaj manieroj :

La propreco

Komence, ĉiuj homoj havos ne la saman surfacon nek la saman vivklason, neeviteble. Sed ne normalas preferi la nunan sistemon pro la nura avantaĝo, ke ĝi pravigas la nejustecon kaj evitigas al ni serĉi ĝin.

La prioritato estos certiĝi antaŭ ĉio, ke ĉiuj havu loĝejon.

Poste ni ĉiuokaze devos renovigi laŭtempe plejparton de niaj nuntempaj loĝejoj konservante la plej belajn arĥitekturajn verkaĵojn de nia epoko se ni deziras tion. Ili ĉiuj estas energie malŝparemaj kvankam ni jam scipovas konstrui en la kuranta tempo, loĝejojn kun pozitiva energia rendimento. Ni ĉiuj deziras esti propranto de loĝejo, tial facile estos tiel.

Ekologio

Unue, la fino de la monsistemo draste malplirapidigos la svingecaj transportadoj de la komercoj kaj industrio. La poluo falegos per la sama forto kaj rapideco kiel la krimeco. La malaperigo de la monsistemo estas kurantatempe nia plej bona agrimedo por haltigi tiun industrian super-poluon.

La farscio de la Homo pri puraj energioj povos disdoni la necesan energion al la tuta planedo. Kaj sen uzi nafton nek atomenergion.

En mondo bazita sur la logo de la gajneblaĵo, kial favorigi ekologiajn rimedojn, kiuj proponas nur malmulte da profitoj ?

Nur unu ekzemplo inter tiom da aliaj :

Produkti en la dezerto estas popole akceptita kiel bonega ideo kaj ĝi ja estas ĉar ekzemple, la Saharo kovrita de sunenergiaj instalaĵoj reprezentus 750 teravatoj (bilionoj da vatoj) instalitaj. Nu la Tero konsumas neniam pli ol 14 TW samtempe.
blogphotovoltaique.com

Edukado, instruado, sciencoj

Infanoj estas la plej pura kaj esenca bazo de nia estonto. Inteligenta kaj kuraĝiga edukado donos al nia socio plej prosperan, daŭripovan kaj virtan estonton.

La instrusistemo povus ne plu baziĝi sur notoj, kiuj apartenas al mondo kie regas konkureco. Ĝi havus la nuran celon doni la scion kaj la kompetentecojn necesajn al ĉies vivprojekto.

Ni devus ne plu diri « tio malĝustas », sed « provu denove », « vi preskaŭ atingis », « mi klarigu al vi », ĝis la akiro de la diplomo pro akcepto de ĵurio de profesiuloj. Ne necesas notoj dum simpla validiga takso sufiĉas.

La argumento, ke « la konkureco incita al motiveco » veras por iuj, sed estas katastrofa por la aliaj. Tiu sistemo estas ankaŭ tiu de la senkuraĝigo. Kial ne plialtigi la motivecojn per la nura kuraĝigo, kiu estas multe pli efika kaj produktiga ?

Ni povos instrui al infanoj la bazajn vivregulojn, kiel resti en akordo kun si, sen disputi kun la aliaj, ekzemple.

Ni povos fari instruadon bazitan sur la plurkapableco kaj instrui ekde la plej juna aĝo la bazojn de la fabrikado, la ĝardenumado, la flegado, la ekologio, la bonestado kaj la bonsaniga kuirarto.

Kiaj ajn estu la studataj sciencaj fakoj, ni interŝanĝu niajn konojn kaj favorigu la diskutadon kun maksimumo da mensa malfermeco kaj da konsidero por la malkovraĵoj de la aliaj. Ni devas ciam privilegii la humilecon rilate al niaj certecoj, ni ĉiuj gajnos el tio.

Sano

Ni plej evidente estos pli bonsanaj en kunteksto tiom sana, pacigita, sekuriga kaj kun flegrimedoj finfine atingeblaj al ĉiuj.

La unuiĝo faras la forton

Kia ajn estu la profesia fako, ni vigle instigas vin engrupiĝi inter samfakanoj por interŝanĝi ideojn kaj naski projektojn. Tio povas esti por lokaj aŭ homhelpaj agoj, je nivelo regiona, nacia aŭ internacia. Ju pli ni engrupiĝos kaj dividos niajn vidpunktojn, des pli niaj agoj estos pristudataj, ĝuste analizataj, plejbonigitaj. La opinio de ĉiu el ni gravas. Ĉiu bona ideo havas kiel komencpunkton, unuopulon. Proponu, diskutu, dividu, analizu kaj agadu laŭ viaj komunaj labor- kaj akord-kondiĉoj. La homo superas nuntempe en ĉiuj fakoj same pri la konoj kiel pri la kompetentecoj. Tial ni povos trapasi ĉiujn defiojn kiuj atendas nin.

Se vi perceptas vin kiel projektestron, ne hezitu esprimi vin kaj proponi vin kiel tian, sed neniam altrudi vin.

Ni ne plu hezitu alvoki unu la aliajn por uzi niajn reciprokajn kompetentecojn. Malmulte verŝajnas, ke profesiulo aŭ entrepreno ne respondos viajn petojn en tiu nova kunteksto, bazita sur la motivigo kaj ne sur la devigo.

La teritorioj

Se estas nuntempe tiom da malriĉuloj kiuj reskas sian vivon por transiri la landlimojn de la riĉaj landoj, tio ne estas pro ilia klimato, ilia kulturo kaj eĉ malpli pro ilia akceptemo sed nur por trovi monon tie, kie ĝi estas. Ili estas memkonservcelaj agoj. Kial tiom riski se ne plu estas mono ie ajn ? Se ili havus elekteblecon kaj rimedojn, ili pliŝatus ĉiuj resti sur siaj praaj teroj, apud siaj kunuloj, sub la klimato je kiu ili kutimas. Baldaŭ ni povos ebligi al ili ĉiuj vivi dece hejme, tio estos la plej bela kaj la plej bona el la solvoj por ĉiuj unuaetape.

Tiel antaŭenirante, ni verŝajne malkovros, ke la monda kunteksto estis la danĝero kaj ne la fremdulo.

La Planedo, kiu ebligas al ni vivi meritas pli bone ol tiu dispecigita reprezento de ĝi desegnita de la Homo, montrita de ĉiuj kaj tenata de nia propra volo.

Valoroj

La propraĵoj ne plu havos valoron. La Vivo retrovos la sian, la plej altan.

Se nenio estas pagenda tiam ĉio senpagendas : la ventoturbinoj, la sunpaneloj, la ekologia nutraĵo, la flegoj, la instruado, la transportrimedoj, la studoj, la loĝado, la sporto, la vojaĝoj, la amuzoj… ĉio, kion ni bezonos.

3. Nova erao

Ni estas en kriza kaj decida periodo de la Hisorio de la Homaro. Neniam estis tiom urĝe agi, ŝanĝi, rekonstrui. Kaj certe tie troviĝas la plej granda absurdaĵo de nia socio : ni faras nenion pro manko de financaj rimedoj dum ni havas por nia avantaĝo ĉiujn homajn rimedojn. Ni havas ĉiujn kompetentecojn kiujn oni povas revi kaj gigantan homfortaron. Nia potenco estas simple kolosa.

Niaj leĝoj estus ne tiom multnombraj se nia sistemo bonus.

« La malpermeso fari » validus nur kiam ĝi koncernas la Liberecoj de la Individuo kaj la protekton de ties Planedo.

« La devigo fari » estus neniam akceptinda, krom okaze de fundamenta devo : la protekto de la Individuo kaj de ties Planedo.

Tamen, la devigoj kaj malpermesoj estas ĉie, por ĉio, pli kaj pli absurdaj.

Ni trairas nuntempe fazon de transiro inter du eraoj, kiuj restos en la Historio ĝisradike malsamaj, eĉ malaj.

La unua, la nuntempa, estas direktita al la havaĵoj, la individuismo, la konkurenco, la devigo, la moderna sklavigo kaj la kondiĉigo.

La sekva estos tiu de la memregeco. Ĝi estos direktita al individuo, ties Planedo, la iniciatemo, la kunagado, la kunordigado, la motiviĝo kaj la vera Libereco.

Pigreco kaj individuismo esprimas la forĵetemon de iu sistemo.

La motiviĝo kaj la altruismo esprimas la Liberecon de iu individuo.

Post kelkaj jardekoj ni rakontos al niaj infanoj, kiaj estis la monsistemo kaj la rilatoj kiujn ni nuntempe havas inter ni. Ĉio-ĉi aspektos same barbara, povra kaj perforta al ili, kiel aspektas la mezepoko al niaj okuloj nuntempe.

Sed la tempo antaŭeniras kaj la vivo ĉiam venkos.

Kiam oni rigardas la nuntempajn okazaĵojn, facilus diri, ke la Ora Epoko de la homaro estas malantaŭ ni kaj ke nur la kadukeco kaj la difektado de nia Planedo atendas nin. Tamen, la neceso instigas nin senlace al la nura vojo kondukanta al dezirinda estonteco : tiu de la akordo kaj unuiĝo.

Tutevidente, la okazaĵoj kondukos nin senlace ĝis tio, kio plej superas : civilzacio kie regas Libereco, Egalrateco kaj Harmonio.

La plejbono ne estas malantaŭ ni, tute male.

Tio aspektas ĉiam malebla, ĝis oni faras ĝin.
Nelson Mandela